Kruĉo (instrumento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kruĉoludisto.

Kruĉo uzita kiel muzika instrumento estas malplena kruĉo (kutime farita el vitroargilo) ludita per zumantaj lipoj por produkti trombonecan sonon. La karaktera sono de kruĉo estas basa kaj raŭka,su la pli alta tembro de la violono, de la harmoniko, kaj de aliaj instrumentoj en la bando.[1]

Kiel basa instrumento, la kruĉo estas parto de la ritmosekcio de la bando, sed ankaŭ kruĉosolooj estas oftaj. Plej kruĉobandoj uzas solan kruĉoludiston, sed estas registroj de bandoj kiuj uzis sekciojn de du aŭ pliaj ludistoj.[2]

La Memfisa Kruĉobando, nome Memphis Jug Band, estis usona muzikgrupo aktiva el la mezo de la 1920-aj al la finaj 1950-aj jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. smithsonianfolkways: The Jug Bands Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Kompilita kaj eldonita de Samuel Charters, alirita la 2an de Julio 2018.
  2. Continuum Encyclopedia of Popular Music of the World Part 1 Performance and Production, Volume 2, p. 36 de John Shepherd kaj David Horn, Bloomsbury Academic, 10a de Majo, 2012, ISBN 1441160787. Alirita la 2an de Julio 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]