Krugerrando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Krugerrand (8437358973).jpg
Ora Kruger-rando, stampita de la registaro de Sudafriko, estas ekzemplo de moderna ormonero.

La KrugerrandoKrugerrand[1]) estas ormonero de Sudafriko, unuafoje stampita en 1967 por helpi al la ora merkato de Sudafriko kaj produktita de la Sudafrika Stampejo. Ĉirkaŭ 1980, la Krugerrando respondecis pri 90% el la tutmonda ormonera merkato. Ties nomo estas komponaĵo el "Kruger" (la viro priskribita anverse) kaj "rand", nome sudafrika valuto. Dum la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj kelkaj okcidentaj landoj malpermesis importadon de Krugerrando pro sia asocio kun la registaro de apartismo de Sudafriko. Krugerrando nuntempe estas populara monero por kolektantoj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Krugerrand - definition. Dictionary.com, LLC. Alirita 11a de Aŭgusto 2012.
  2. The Ever Popular Krugerrand. http://www.americansilvereagletoday.com (2010). Alirita 30a de Aŭgusto 2011.