Kuba konstitucio de 1940

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kuba Konstitucio de 1940, estis entreprenita en la jaro 1940, dum la prezidado de Federico Laredo Brú. Ĝi estis precipe influita de la ideoj de la kolektivistoj kiuj inspiris la Kuban Revolucion de 1933. Amplekse konsiderata kiel unu el la plej progresemaj el la tiuepokaj konstitucioj de la mondo, ĝi establis la agraran reformon, la publikan edukadon, minimuman salajron kaj aliajn ideojn de la maldekstra ideologio. Ĝi konsistis el 286 artikoloj en 19 sekcioj kaj la redaktado daŭris ses monatojn.

Pro la puĉo de Fulgencio Batista en 1952, la konstitucio estis nuligita. Antaŭ la venko de la Kastrisma revolucio, Fidel Castro kaj aliaj revoluciuloj, pere de la Manifesto de la Sierra, asertis ke ilia ĉefa celo estis la restarigado de la Konstitucio de 1940. Tamen, la revoluciuloj ne plenumis tiun promeson atinginte la potencon kaj ĝi estis forlasita. Ĝi estis anstataŭigita nur en 1976 per la nuna Konstitucio de Kubo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]