Kuchiki Rukia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuchiki Rukia
Shinigami • rolulo de japana bildliteraturo • rolulo de japana movbildo
Kreita de Kubo Tajto
Verko Bleach
Bleach
Jump Force
Bleach: Thousand-Year Blood War
Informoj
Eble sama Rukia Kuchiki
Sekso ina
Okupo glavobatalanto • monster hunter • demon hunter
Edzo/Edzino Renji Abarai
vdr
Rolulo de Bleach
KUĈIKI Rukia
朽木 ルキア
Laboro Ŝinigamio
Naskiĝtago 14-a de januaro
Grandeco 144cm
Pezeco 33kg
Sangeco ?
Harkoloro Nigra
Zanpakutō Sode no Shirayuki
Gefamilianoj KUĈIKI Bjakuja
Geamikoj Iĉigo
vdr

KUĈIKI Rukia 朽木 ルキア (laŭ Hepburn: Kuchiki Rukia) (naskiĝis en 14-a de januaro - ) estas fikciulo en la mangao kaj animeo Bleach. Rukia estas ŝinigamio (mortofalĉisto) sendita de Animejo. Ŝi renkontis ĉefrolulon KUROSAKI Iĉigo kiu estas altlerneja studento, kaj ŝi transdonis sian povon al li en batalo kontraŭ Kavulo. Ŝi okupis loĝi lian hejmon, kaj trudis lin labori kiel anstataŭa ŝinigamio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Ĉar Rukia transdonis preskaŭ tute sian povon al Iĉigo, Rukia estas devigita vivi en "gigai" (kvazaŭkorpo), artefarita konstruaĵo desegnita por perfekte imiti homan korpon, dum ŝi reakiras sian povon. Dum Iĉigo devis labori anstataŭ Rukia, ŝi helpas lin. Aldone ŝi utiligas la ekstrajn ilojn de Butiko Urahara kiun eksa ŝinigamio URAHARA Kisuke administras. Ŝi vivas kiel altlerneja studento dum ŝinigamia laboro. Ju pli longe Rukia restas en la homa mondo, des pli komforte ŝi sentas sian vivon tiean, eĉ se ŝi restas nur por restarigi sian povon.

Tamen, Animejo sendis ŝinigamiojn por aresti Rukia-n, kiu transdonis ŝinigamian povon al homo kontraŭe juron de Animejo. Timante persekuton de Animejo, ŝi forkuris de hejmo de Iĉigo. Malfeliĉe, du ŝinigamioj el Animejo, ŝia infaneca amiko ABARAI Renĵi kaj pliaĝa frato KUĈIKI Bjakuja trovis ŝin kaj preskaŭ mortigis Iĉigo kiu celus helpi Rukia. Do ŝi petis lin forgesi pri ŝi, kaj reiris al Animejo kiel malliberulo. Ŝi petis Iĉigo forgesi pri ŝi ĉar ŝi ne volis ke li estus mortigota.

Historio[redakti | redakti fonton]

En knabineco, ŝi kreskis kun ABARAI Renĵi en "Inuzuri" 78-a Distrikto de la Suda Rukongaio, unu el la plej malbonaj lokoj kaj plej senjuraj lokoj en animejo. Inter ilia grupo de amikoj, nur Rukia kaj Renji posedis spritan povon. Rukia kaj Renji decidis eniĝi Seireiteio kiu estis akademio por iĝi ŝinigamioj, por akiri pli bonan vivon kiam tute iliaj amikoj forpasis.

Mallonge post eniĝo la akademion, Rukia estis proponata ŝancon alpreni en la noblan Kuĉiki-Familion. Ŝi nevole akceptis kaj ŝia amikeco kun Renji distanciĝis, aldone bofrato Bjakuja kondutis malvarme. Rukia estis tuj alprenata en la 13-an Brigadon kies Estro estas UKITAKE Ĵuŝiro kaj Vic-Estro estis ŜIBA Kaien, de Defendo-Kortaj Brigaradoj.

Rukia interfratiĝis kun Kaien, kiu konsideris ŝin bona amikino kaj kolegino, dum aliaj emas distanci de ŝi ĉar ŝi estas noblo. Tamen, ŝi nevole mortigis Kaien, kiu estis posedata de Kavulo.

Rolularo de Bleach
Main Characters: KUROSAKI Iĉigo | KUĈIKI Rukia

Karakura High School: Inoue Orihime | IŜIDA URJŪ | Sado "Ĉad" Jasutora

Butiko Urahara: URAHARA Kisuke | ŜIHŌIN Joruiĉi

Shinigamioj (Gotei 13):
3a: IĈIMARU Gin KIRA Izuru, 4a: UNOHANA Recu JAMADA Hanatarō, 5a: AIZEN Sōsuke, 6a: KUĈIKI Bjakuja ABARAI Renĵi, 8a: KJŌRAKU Ŝunsui, 10a: HICUGAJA Tōŝirō 11a: ZAKARI Kenpaĉi, 12a: KUROCUĈI Majuri, 13a: UKITAKE ĴūŝirōŜIBA Kaien.

Vizardoj: Ŝinĵi Hirako

Arankaroj: Grimmjow Jaegerjaquez | Ulquiorra Cifer