Kudrista pupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dress forms of 1893

Kudrista pupokudrista torsomanekeno estas homgranda kaj homsimila pupo aŭ formo, kiu ebligas al kudristoj krei vestaĵojn laŭ la mezuroj de la kliento. Temas kutime pri torso, sen brakoj nek kruroj, kiun oni povas facile vesti.

Tradicie kudristaj pupoj estis faritaj el ligno, sed nuntempe ili estas plej ofte el plasto. Kutime ili estas mekanike modifeblaj por adapti ilin al la specifaj mezuroj de la kliento. La torso estas kovrita de dika tolaĵo aŭ ŝaŭmaĵo, kiu ebligas fiksadon de vestaĵoj per pingloj.

Nemodifebla kudrista pupo estas aŭ kreita laŭ specifaj mezuroj de unu kliento aŭ laŭ standardaj vestaĵgrandecoj.

Laŭ la vestaĵoj kudrotaj, ekzistas ankaŭ kudristaj pupoj kun brakoj aŭ kruroj. Aĉeteblas kudristaj pupoj por virinoj, viroj kaj infanoj en diversaj grandecoj kaj diverse modifeblaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]