Kudrorondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virinaro laboranta ĉe Mekonga areo en Vjetnamio (2009).

Kudrorondo estas terminoesprimo kiu utilas por aludi al grupo de personoj, kutime virinoj, kiuj kunvenas regule interalie cele al kudrado, ofte por bonfaraj aferoj, dum oni profitas la okazon por babilado, klaĉado, kaj/aŭ diskutado. Tiu agadsistemo estas uzata tutmonde por atelieroj de kooperativoj, alternativaj organizoj, misiaj asocioj ktp.

Rilate aktivismon, "kudrorondo" (en la angla sewing circle) estas esprimo uzita de Marlene Dietrich, ekzemple[1] por priskribi la submondan, fermitan etoson de lesbanaj kaj duseksemaj filmaktorinoj kaj de iliaj rilatoj en Holivudo, precipe dum la Orepoko de Holivudo de la 1910-aj ĝis la 1950-aj jaroj.[2] Tiu uzo estis stampita de aktorino Alla Nazimova.[3][4] Dum la unua talibana reĝimo en Afganujo ekzistis sekreta edukejo por virinoj kaŝita sub la nomo Kudrolernejo de la Ora Kudrilo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Freeman, David, "Closet Hollywood: A gossip columnist discloses some secrets about movie idols", 7 January 2001. Kontrolita 18a de aprilo 2011.
  2. Madsen, Axel. (2002) The Sewing Circle: Sappho's Leading Ladies. Nov-Jorko: Kensington Books, p. 3. ISBN 978-0-7582-0101-0.
  3. Film Actors: Lesbian, glbtq.com. Alirita: 2014-01-12.
  4. (2005) The Gay & Lesbian Theatrical Legacy. University of Michigan. ISBN 0-472-09858-6. “Munson was a member of 'the sewing circle,' a term originated by Alla Nazimova for a clique of lesbians and bisexuals who socialized in Hollywood.”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kimberly D. Schmidt; Diane Zimmerman Umble; Steven D. Reschly, eds. (2003). Strangers at Home: Amish and Mennonite Women in History. JHU Press. ISBN 9780801876851.
  • Anne Macdonald (2010). No Idle Hands: The Social History of American Knitting. Random House Digital, Inc. ISBN 9780307775443.
  • Nancy A. Hewitt (2001). Women's Activism and Social Change: Rochester, New York, 1822-1872. Lexington Books. ISBN 9780739102978.
  • Nancy Ruth Reagin, eld. (1995). A German Women's Movement: Class and Gender in Hanover, 1880-1933. Univ of North Carolina Press. ISBN 9780807864012.
  • Erica Simmons (2006). Hadassah And the Zionist Project. Rowman & Littlefield. ISBN 9780742549388.