Kudrolernejo de la Ora Kudrilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadia Anĝuman, poeto kaj eksstudento de la Kudrolernejo de la Ora Kudrilo

La Kudrolernejo de la Ora Kudrilo estis sekreta edukejo por virinoj en Herato, Afganujo, dum la unua talibana reĝimo (1996-2001). Ĉar virinoj estis needukendaj laŭ la talibana interpreto de islama juro,[1] verkistinoj en la Literatura Rondo de Herato organizis grupon nomatan la Kudrorondoj de Herato, kiu fondis la Kudrolernejon de la Ora Kudrilo ĉirkaŭ 1996. Laŭ Christina Lamb, verkinto de La kudrorondoj de Herato, Herato estis eble la urbo plej malbone traktata de la talibanoj, ĉar ĝi estis kaj klera kaj plejparte ŝijaisma, du aferoj malaprobataj de la talibanoj.[2]

Oni vizitadis la lernejon tri fojojn semajne, ŝajnige por kudri, sed vere por aŭskulti prelegojn de profesoroj pri literaturo el la Universitato de Herato. Infanoj, kiuj ludis ekster la domo, avertis la grupon se la religia polico proksimiĝis, por ke ili havu sufiĉan tempon por kaŝi la librojn kaj preni materialojn por kudri. Laŭ Christina Lamb en intervjuo de Radio Libera Eŭropo:

Citaĵo
 Ili venis vestitaj per burkaoj, kun sakoj plenaj de ŝtofo kaj tondiloj. Sube ili havis kajerojn kaj plumojn. Kaj post kiam ili eniĝis, anstataŭ lerni kudri, ili fakte paroladis pri Shakespeare kaj James Joyce, Dostojevskij, kaj sian propran verkadon. Estis grandega la risko farata. Se oni kaptus ilin, ili estus minimume malliberigitaj kaj torturitaj. Eble pendumitaj.[2] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Taliban's War on Women" Arkivigite je 2007-07-02 per la retarkivo Wayback Machine, Physicians for Human Rights, aŭguston 1998, alirita 29-an de julio 2010.
  2. 2,0 2,1 Synovitz, Ron. "Afghanistan: Author Awaits Happy Ending To 'Sewing Circles Of Herat'", Radio Free Europe, March 31, 2004, alirita 29-an de julio 2010. Vidu ankaŭ Lamb, Christina. "Woman poet 'slain for her verse'", The Sunday Times, 13-an de novembro, 2005.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]