Kuireja debato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikita Ĥruŝĉov (dekstre) kun Richard Nixon (1959)

La kuireja debato estas nomo de nekutima debato inter Richard Nixon kaj Nikita Ĥruŝĉov antaŭ ekspozicia kuirejo la 24-an de julio 1959.

Dum vizito de internacia ekspozicio en Moskvo la tiamaj vicprezidanto de Usono Nixon kaj sovetia ministroprezidanto Ĥruŝĉov debatis antaŭ filmantaj televidkameraoj pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de komunismo kaj kapitalismo.

Nixon promesis al Ĥruŝĉov, ke ĉiu lia vorto dirita tie ĉi estos sen cenzuro elsendata en usonaj televidelsendoj. Samtempe Ĥruŝĉov tenis tiel forte, en sia aparta farmaniero, la manon de Nixon, ke tiu ĉi ne povis liberigi sin el la manpremo.

La kuireja debato spegulas la malvarman militon je persona nivelo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Möller: Die "Küchendebatte". Nixon und Chruschtschow im Wettstreit der Ideologien. 2003 (gazeta teksto en "Geschichte lernen" Nr. 94)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]