Kultur- und Stadthistorisches Museum (Duisburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ununura konserviĝinta originala ekzemplero de Corputius-Plano el 1566 troviĝas en la kolekto de la muzeo

La Kultur- und Stadthistorisches Museum (Kultura kaj Urbohistoria Muzeo) estas urba instituto en la historia urbocentro de Duisburg. Ĝis 1990 ĝi nomiĝis Niederrheinisches Museum (Malsupro-Rejna Muzeo). Ĝi okupiĝas pri la urbohistorio de Duisburg kaj la etnografio ĉe la Malsupra Rejno. Eminenta kolekto pri la vivoverkaro de matematikisto kaj kartografiisto Gerhard Mercator same kiel moneroj kaj antikvaĵoj el la kolekto Sammlung Köhler-Osbahr apartenas al la objektoj de la daŭra ekspozicio. La domo ekspozicias la lastan konserviĝintan faksimilon de Corputius-Plano el 1566, kiu montras Duisburgon, precize mezuritan, el birdoperspektivo. La faksimilo apartenas al la urba arĥivo de Duisburg, kiu loĝas en la najbara domo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua formado de kolekto da arĥeologiaj trovaĵoj okazis en la gimnazio de Duisburg plej malfrue ekde la mezo de la 19-a jarcento. Pri trovaĵoj en la dua duono de la 18-a jarcento jam en 1820 ekzistis informoj. La gimnazio kolektis ekde proksimume 1840 diversajn objektojn, kaj jam en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj instruistoj kaj lernantoj komencis arĥeologiajn elfosadojn.

En la 1890-aj jaroj krom tio civitano el Duisburg donacis sian privatan kolekton da antaŭhistoriaj trovaĵoj al la urbo kun la kondiĉo, ke tiu ĉi alirebligu al la civitanoj la ekspoziciendaĵojn en taŭgaj ĉambroj. Poste laŭ iniciato de multaj civitanoj kaj de la tiama urbokonsilantaro fondiĝis en 1896 antikvaĵo-komisiono. Per la instalado de unua muzeo en la tegmentetaĝaj ĉambro de la nova urbodomo en la jaro 1902 la komisiono rigardis sian taskon certagrade plenumita, aliformiĝante jam samjare en muzeo-asocion. Ekde 1907 tiu ĉi plidiversigis sian kolektadon per verkoj el samtempa arto.

La muzeo-asocio donacis sian kolekton en 1913 al la urbo Duisburg, kiu tiun-ĉi jaron ankaŭ koncedis 100.000 Orajn Markojn por la konstruo de aparta muzeodomo. Pro la komencinta Unua Mondmilito tamen ĉi tiu konstruo ne plu okazis.

En 1924 la muzeo-asocio dungis August Hoff, kiu fariĝis fonda direktoro de memstara artmuzeo, kiu ĝis nun ekzistas kiel Lehmbruck-Muzeo. Tiu ĉi evoluis ene de malmultaj jaroj el la parto de la kolekto debranĉigita en 1924 kaj nun ekspoziciata en la domo Tonhallenstraße 11 a. Tie oni prezentis artajn kaj artmetiajn ekspoziciojn kaj la intertempe pligrandigitan Kolekton Lehmbruck.

En 1927 okazis alinomado de la muzeoparto restanta en la nova urbodomo al Averdunk-Muzeo. Post kunligo de la civitoj Duisburg kaj Hamborn oni kunigis en la jaro 1931 la antaŭhistoriajn konsistojn de la Muzeo Averdunk en la Urba Muzeo Hamborn fonditan en 1925, kiu unue nomiĝis Urba Hejmurbomuzeo, en la jaro 1935 alionomiĝis al Malsupro-Rejna Hejmurbo-Muzeo kaj en 1942 al Malsupro-Rejna Muzeo. En 1935 la muzeo translokiĝis en vilaon en la Kant-Parko de Duisburg. En la Dua Mondmilito en 1942 oni forportis la muzean stokon, tamen okazis kelkaj perdoj, je kio la antaŭhistoria stoko relative bone travivivs. En la jaro 1945 elaera bombatako detruis la muzeodomon.

Rosiny-Muelejo vidate de la alia havena flanko

Post la milito en 1952 la muzeo malfermĝis en la plej supra etaĝo de la rekonstruita urba teatrejo de Duisburg, transloĝiĝis tamen jam kvin jarojn poste en malnovan malnovan vilaon. Post du pluaj translokiĝoj en 1961 kaj 1969 en 1991 la muzeo ŝanĝis sian nomon en Kultur- und Stadthistorisches Museum kaj ricevis novan hejmon en la alikonstruita Rosiny-Muelejo ĉe la Interna Haveno de Duisburg.

En la jaro 2002 la Kultur- kaj Urbhistoria Muzeo festis sian 100-jaran jubileon. Juni 2007 oni malfermis la plene novkonceptitan ekspozicion pri la urba historio.

Pozicio[redakti | redakti fonton]

La muzeo situas centre en tuja proksimeco de la historia urboparto ĉe la Interna Haveno. Ne malproksime troviĝas partoj de la historia urbomurego kaj la arĥeologia zono sur la Malnova Foirejo. Modelo sur la tegmenta teraso de l' muzeo ebligas bonan rilaton al la historia urbocentro kun urbodomo, Salvatorpreĝejo kaj Burgplatz.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Susanne Sommer, Peter Dunas (eldoninto): 100 Jahre Kultur- und Stadthistorisches Museum. Kultur- und Stadthistorisches Museum Duisburg 1902–2002. Festschrift zum 100jährigen Bestehen. Mercator-Verlag, Duisburg 2002, ISBN 3-87463-335-7, (Duisburger Forschungen 48).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4372222222226.7613888888889