Kuntrejnado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kuntrejnado kaj en multaj lingvoj oni uzas la anglismon coaching, estas trejnado aŭ disvolvigo en kiu persono nome trejnistokuntrejnisto subtenas lernanton por atingi specifajn personan aŭ profesian celojn. Kuntrejnado foje povas signifi neformalan rilato inter du personoj, el kiuj unu havas pli da esperto ol la alia kaj havigas konsilon kaj gvidadon por ke tiu lernu; sed kuntrejnado diferencas el mentoreco je tio ke ĝi fokuzas al specifaj taskoj aŭ celoj, male al ĝeneralaj celoj aŭ ĝenerala disvolvigo,[1][2] kaj el ĝenerala instruado je tio ke ĝi montras pli personan rilaton.

Kuntrejnado povas realiĝi en diversaj fakoj kiaj ĝenerala vivolernado, kontraŭ atentomanka-hiperaktiva perturbo, negocoj kaj laboro, kariero, hejmtaskoj, financoj, sano kaj sporto ekzemple.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. RENTON, Jane. (2009) Coaching and Mentoring: What They Are and How to Make the Most of Them. New York: Bloomberg Press. ISBN 9781576603307.
  2. . The Difference Between Coaching And Mentoring. Forbes (20a de Decembro 2011). Alirita 4a de Julio 2015.