Kupšinci
Kupšinci, hungare Murahalmos estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Murska Sobota. La historia hungara loknomo estis Kupsinc, kiu pro la hungariga politiko ŝanĝiĝis al Halmos, poste pro peto de Poŝto al Murahalmos.
Bazaj informoj
- Areo: 6 km²
- Alto super marnivelo: 194 m
- Koordinatoj: 46° 40′ 20.24″ N 16° 6′ 59.72″ O / 46.6722889 °N, 16.1165889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 20.24″ N 16° 6′ 59.72″ O / 46.6722889 °N, 16.1165889 °O (mapo)
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 9000
- Aŭtokodo: MS
Situo
Kupšinci situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo kontaktiĝanta kun Černelavci.
Historio
La unua mencio devenis el 1365 en formo "Kopsinch". Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En vilaĝa festego okazis.
Fontoj
- slovena Vikipedio
- w.ms.sik.si
- w.geopedia.si