Kvalsund - jen norvege, en la norda sameaFálesnuorri kaj en la kvenaValasnuora - estas eksa komunumo de Norvegio, kiu ekde la komenco de la jaro 2020 apartenas al la antaŭe najbara komunumo Hammerfest. Ĝi ekde la komenco de la jaro 2020 apartenas al tiam kreita, unuigita departemento Troms kaj Finnmark. Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 1 035 loĝantoj sur areo de 1 844,29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,6 loĝantoj/km². Administra centro de la komunomo estas la samnoma loĝloko Kvalsund, kaj komunumestro estas Terje Wikstrøm.
La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Hammerfest, Alta, Måsøy kaj Porsanger. La departamenta ĉefurbo Tromsø per aŭta vojo, pro la fjorda kaj montara pejzaĝo iom kurba kaj tial pli longa ol la linia distanco, situas en distanco de 492 kilometroj.