Kvaronhoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvaronhoro aŭ simple kvarono estas unu kvarona parto de horo, tio estas dek kvin minutoj.

Akademia kvaronhoro estas kutimo en altlernejoj (ekzemple universitatoj ), kiu permesas al studantoj por ne partopreni en lecionoj sen puno, kiam instruisto malfruas plu ol kvaronhoro. Ankaŭ studentoj povas malfrui sen puno kvaronhoro.

En universitataj kaj akademiaj kongresoj kutime plej gravaj prelegoj de profesoroj daŭras almenaŭ unu horon dum ne tiom gravaj komunikaĵoj de instruistoj aŭ eĉ studentoj daŭras tre ofte kvaronhoron.

Laŭ la tradicia horloĝosfero kun montriloj kvaronhoro egalas kun 90º. Sonoriloj de turaj horloĝoj sonoras foje nur ĉiun horon, sed ankaŭ foje ĉiun duonhoron kaj foje ĉiun kvaronhoron.