Saltu al enhavo

Kvaronigo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildigo de kvaronumo en manuskripto.

Pendigo, senviscerigo kaj kvaronumo estis punmetodo antikve uzita en Anglujo pro ŝtatperfido. Ĝi estis laŭleĝe uzebla ĝis 1870 kaj konsistis el la sekvo: oni trenis la kondamniton al la ekzekutejo, kie oni pendigis lin (tiel ke li ne mortu), kaj senviscerigis dum li vivis ankoraŭ. Oni forbruligis la viscerojn, dum li ankoraŭ vivis, kaj poste oni senkapigis lin kaj kvaronumis la korpon.

Tiun punon oni uzis unuafoje kontraŭ la kimria princo Davido (1283), poste kontraŭ la skota patrioto William Wallace (1305). Oni uzis la punon kontraŭ Edward Marcus Despard kaj liaj ses kunuloj (1803) pro komploto kontraŭ reĝo Georgo la 3-a.

Kvaronumo

[redakti | redakti fonton]

Kvaronumo estis ŝatata ekzekuta metodo en la mezepoka Eŭropo. Cetere oni detranĉis de la vivanta punito langon, manojn, pinĉis per ardantaj tenajloj, trenis per ĉevaloj ks.

La plej fama kvaronumo en la hungara historio estis la kvaronumo de Koppány, kiu ribelis kontraŭ Stefano la 1-a de Hungario. La kvar korpopartoj fiksiĝis sur urbaj enirpordoj de Esztergom, Veszprém, Győr kaj ie en Transilvanio.