Kvarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvarto (de la latina vorto quartus = la kvara) estas intervalo de iu noto al la kvara de diatona gamo.

Variaĵoj

Ekzemploj de kvaraj intervaloj

La kvarto ekzistas en tri variaĵoj:

  • la perfekta kvarto (a), kies intervalo konsistas el du plentonoj kaj unu duontono, plej oftas. Ĝi estas la intervalo de dominanto al toniko, kaj de toniko al subdominanto - kaj en melodioj maĵoraj kaj en minoraj ĝi estas domina intervalo.
  • la aŭgmentita kvarto (b), kies intervalo konsistas el tri plentonoj, en maĵoraj gamoj ekzistas inter la kvara kaj la sepa noto (en la gamo C-maĵora inter "F" kaj "B"), sed kiel izolita intervalo por multaj aŭskultantoj sonas malharmonia (dum la mezepoko oni nomis ĝin "diabolus in musica").
  • la diminuita kvarto (c) konsistas el unu plentono kaj du duontonoj kaj note nur skribeblas helpe de la antaŭsigno bemolo. Ĝia sono samas al tio de granda tercio.

Aŭdaj ekzemploj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-muziko