Kvin-sekunda regulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fragoj falis sur la teron. La kvin-sekunda regulo sugestas, ke se ili estus prenitaj ene de kvin sekundoj, estus sekure manĝi ilin sen lavado.

La kvin-sekunda regulo estas mito kiu estas uzata por pravigi la manĝadon de manĝaĵo kiu falis sur la grundon. Oni ĝenerale kredas la uzadon de ĉi tiu termino ekis en rapidmanĝaj restoracioj, kiuj eble sekvis tiun regulon ĉe la preparado de manĝaĵoj. La kvin-sekunda regulo malprave asertas ke manĝaĵoj, speciale dolĉaj, kiel keksoj, kiuj falas sur la grundon, ne infektiĝos dum kvin sekundoj. Se oni rapide prenas ion de la planko, la individuo normale mencias la kvin-sekundan regulon antaŭ ol tiu manĝas ĝin inter aliaj personoj. Kvankam verŝajne ne estus malbone manĝi ion de pura planko, la ideo ke ĝermoj de la planko ne atingus la manĝaĵon dum kvin sekundoj estas malvera. Tial la regulo ŝajnas inventita pro facileco kaj por eviti la kritikadon de ĉi tiu praktiko.

Unu variaĵo estas la mito ke oni povas "kisi ĝin Dien." (ĉu eble "sanktigi ĝin per kiso" ?) Oni manĝas la manĝaĵon post kiam oni kisis la manĝaĵon.