Kvinlateropiramidigita dekduedro
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
| Kvinlateropiramidigita dekduedro | |
| Klaku por rigardi turnantan bildon | |
| Speco | Katalana solido |
| Edra figuro | V5.6.6 |
| Verticoj | 32 |
| Lateroj | 90 |
| Edroj | 60 |
| χ | 2 |
| Geometria simetria grupo | Ih |
| Duedra angulo | 156°43'7" |
| Duala hiperpluredro | Senpintigita dudekedro |
| Bildo de duala hiperpluredro | |
En geometrio, la kvinlateropiramidigita dekduedro estas pluredro, katalana solido. Ĝia duala estas la senpintigita dudekedro. Ĉar ĝi estas katalana solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.
Ĝi povas esti konsiderata kiel dekduedro kun kvinlateraj piramidoj aldonitaj al ĉiu edro. Ĉi tio estas esprimita en ĝia nomo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)
