Kvinlateropiramidigita dekduedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvinlateropiramidigita dekduedro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Speco Kataluna solido
Edra figuro V5.6.6
Verticoj 32
Lateroj 90
Edroj 60
χ 2
Geometria simetria grupo Ih
Duedra angulo 156°43'7"
Duala Senpintigita dudekedro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la kvinlateropiramidigita dekduedro estas pluredro, kataluna solido. Ĝia duala estas la senpintigita dudekedro. Ĉar ĝi estas kataluna solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.

Ĝi povas esti konsiderata kiel dekduedro kun kvinlateraj piramidoj aldonitaj al ĉiu edro. Ĉi tio estas esprimita en ĝia nomo.

Referencoj

  • Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)

Eksteraj ligiloj

greke Eric W. Weisstein, Kvinlateropiramidigita dekduedro en MathWorld.