Károly Frenreisz
Aspekto
Károly Frenreisz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1946 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patrino | Katalin Gundel (en) |
Frat(in)oj | István Bujtor kaj Zoltán Latinovits |
Edz(in)o | Ági Lajkovits (en) |
Parencoj | Károly Gundel (en) (avo) |
Okupo | |
Okupo | komponisto basisto |
Károly Frenreisz [kAroj frenrejs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frenreisz Károly estas hungara komponisto, gitaristo (baso), kantisto. Liaj duonfratoj estis Zoltán Latinovits kaj István Bujtor.
Károly Frenreisz [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1946 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Frenreisz apartenas al la granda gitarista generacio en la 1960-aj jaroj. Li apartenis al la plej konataj gitaristaj muzikgrupoj (Metro (rokgrupo) (1965-1971), Lokomoív GT (fondinto, 1971-1973), Skorpió), kie li kantis, gitaris, eĉ saksofonis. Li partoprenis en kompilado de pluraj ŝlagraj gramofondiskoj kiel komponisto, kantisto kaj gitaristo. Li ricevis kelkajn premiojn, en 2017 premion Kossuth.
Elektitaj komponaĵoj por filmoj
[redakti | redakti fonton]- Csak semmi pánik (1982)
- A három testőr Afrikában (1996)
- Zsaruvér és Csigavér II. (2002)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Mélyrétegben (1967) - Kerpán Ferenc
- A nagy generáció (1985)
- A három testőr Afrikában (1996) - muzikisto
- Magyar vándor (2004) - vikingo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-03-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto