Saltu al enhavo

L'Omnibuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

L'Omnibuso estis eldonejo kaj beletra esperanto-revuo publikigita en Japanio inter 1964 kaj la 1980-aj jaroj.

La revuo publikigis interalie hajkuojn aŭ politikajn tekstojn. Saito Eizo estis la redaktoro kaj eldonanto, kaj la precipaj kontribuantoj estis Miyamoto Masao kaj Ueyama Masao. Ĝi ankaŭ rolis kiel eldonejo. La eldoninto celis publikigi la kulturan gazeton L'Omnibuso ĝis 100 numeroj, sed en 1980 ĝi finis sian historion per la 90-a numero, pro manko de sekvantoj. Poste oni eldonis 6 numerojn da La Dua Buso (ĝis 1984). Do la eldonejo l'omnibuso eldonis entute 96 numerojn da gazetoj, krom libroj.

Kelkaj tekstoj de Miyamoto Masao, publikigitaj en L'Omnibuso troviĝas en la libro Japanaj Vintraj Fabeloj.

Vidu ĉi tie).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • MIYAMOTO Masao, UEYAMA Masao, SAITO Ezo: L' Omnibuso kun la Tri Pasaĝeroj, Kioto: L’ Omnibuso, 1980. 65p. Broŝurita. (recenzo ĉi tie Arkivigite je 2008-05-18 per la retarkivo Wayback Machine)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]