Oka Kazuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oka Kazuta
Persona informo
Naskiĝo 1903 en Okajamo
en Okajama
Morto 1988
Lingvoj japanaEsperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo verkistoesperantisto
vdr

Oka Kazuta (japane 岡 一太, naskiĝis en 1903 en Okajamo, mortis en 1988) estis japana Esperantista infan-literaturisto. Li lernis Esperanton en 1929. kaj estis ano de la japana laborista Esperanto-movado. Oka Kazuta migradis en norda Ĉinio dum la dua mondmilito. Li verkis japane kaj Esperante. Krom pro lia originale esperante verkita romano Matenruĝo - La juneco en la tridekaj jaroj, li aparte konatiĝis pro la japanlingva infan-teatraĵo Sub la Verda Stelo (緑の星の下に, latinliterigite Midori no Hoŝi no Moto ni) kreita por prezenti Esperanton al infanoj. La verkinto pro tiu ĉi teatraĵo estis honorita je Premio Osaka por esperantistoj en la jaro 1953.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Matenruĝo - La juneco en la tridekaj jaroj (romano, 1976)
  • Sub la Verda Stelo (緑の星の下に, latinliterigite Midori no Hoŝi no Moto ni), japane

Mencioj pri li[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]