László Bárdos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bárdos
Persona informo
Naskonomo Berger Lajos
Naskiĝo 30-an de majo 1897 (1897-05-30)
en Sălard
Morto 20-an de septembro 1960 (1960-09-20) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

László Bárdos [lAslO bArdoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bárdos László estis hungara ĵurnalisto, dramaturgo. Lia origina familia nomo estis Berger.

László Berger naskiĝis en Szalárd la 30-an de majo 1897, li mortis en Budapeŝto la 20-an de septembro 1960.

Kariero[redakti | redakti fonton]

László Bárdos devenis el juda familio. Li laboris ĝis 1918 al Pesti Hírlap, ekde 1919 ĝis 1924 li estis kunlaboranto de gazeto Szabadság jam en Rumanio, poste ĝis 1935 redaktis la Esti Lap (Oradea). Ekde 1935 li redaktis la gazetojn Nagyvárad kaj Nagyváradi Napló. En 1944 li estis deportita. En 1945 li revenis en Rumanion ekde 1949 ĝis 1951 li estis dramaturgo de Teatro Hungara de Oradea. En 1951 li translokiĝis al Hungario kaj laboris ĉe la Hungara Radio en Budapeŝto kiel dramaturgo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dzsidáskapitány (porjunulara romano, Bp., 1954);
  • Melkun Menyhért utazása (porjunulara romano, Bp., 1956).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.