László Edvi Illés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Edvi Illés
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1813 (1813-12-29)
en Tárnokréti
Morto 1-an de junio 1877 (1877-06-01) (63-jaraĝa)
en Jászberény
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Pál Illés Edvi
Okupo
Okupo kuracisto • verkisto de nefikcio
vdr

László Edvi Illés [lAslO ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Edvi Illés László estis hungara kuracisto. Lia frato estis luterana pastro Pál Illés Edvi.

László Edvi Illés [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1813 en Réti. Li mortis la 1-an de junio 1877 en Jászberény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Edvi Illés akiris kuracistan diplomon en Vieno en 1839. Post siaj studoj li studvojaĝis, poste li estis kuracisto en hospitalo en Buda. Dum la Hungara revolucio de 1848 li laboris en la ministerio. Post falo de la liberecbatalo li kaŝiĝis. En 1852 li estis nomumita ĉefkuracisto de aŭtonomio Jászkun. Li vivis ĝis 1861 en Jászberény, poste en Kiskunfélegyháza. En 1867 li pensiuliĝis, tamen li kuracadis plu en Jászberény.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio inauguralis medica sistens miasmata (1839)
  • A budai hévvizek. Különösen a Császárfürdő s gyógyintézetei. (1843)
  • Világtörténet, a legrégibb időktől a legújabb korig (1846, 1857)
  • Versuch einer physikalisch-medizinischen Darstellung der Heilquellen des Kaiserbades zu Ofen (1847)

Fontoj[redakti | redakti fonton]