László Gáspár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GÁSPÁR László (ga:ŝpa:r) estis hungara ĵurnalisto, sciencpopulariga fakverkisto naskita en Fogaraŝo la 31-an de decembro 1901 kaj mortinta en Budapeŝto 2-an de aprilo 1958.

Kariero[redakti | redakti fonton]

László Gáspár ekstudis kemion en Berlino kaj Brno, sed ĉesis tiun kaj li komencis labori al fakrevuoj de Budapeŝto. Poste li iĝis la rubrikgvidanto pri eksterpolitiko de la opozicia burĝa gazeto Nemzet. En 1944 oni internigis lin. Post la dua mondmilito li estis redakcikomitatano de la revuo Élet és Tudomány[1] kaj por mallongtempo helpredaktoro de Természet és Technika. Li estis kunlaboranto de la rubriko naturscienca, scienpopulariga de Hungara Radio. En 1952 li fondis kaj redaktis kune kun Kálmán Sztrókay la revuon Ifjú Technikus. En 1957 li transprenis la redaktadon de la Népszerű Technika.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dixi, az osztály kutyája (porjunulara romano, Bp., 1945);
  • Mi, I. Adolf. Ha a németek győztek volna… (Bp., 1945).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon