Kálmán Sztrókay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kálmán Sztrókay [strOkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Sztrókay Kálmán Imre estis hungara mineralogo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis nemescsói [nemeŝĉOi].

Kálmán Sztrókay [1] Arkivigite je 2013-07-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de aprilo 1907 en Zalacsány. Li mortis la 19-an de junio 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Sztrókay frekventis gimnazion en Sopron, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1930. Post la diplomo li ekinstruis en la universitato, ankaŭ en la mineralogia instituto. En 1932 li plulernis en Berlino, en la sama jaro li doktoriĝis en Budapeŝto. En 1952 li kandidatiĝis (CSc), li doktoriĝis (DSc) en 1958 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1952 li estis nomumita docento, inter 1953–1978 li estis katedrestro, inter 1961–1964 vicdekano, inter 1965–1967 vicrektoro, inter 1967–1968 dekano. Li multe okupiĝis pri ercoj kaj meteorŝtonoj. Li ricevis premiojn inter 1967-1987.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ásványtan [2] - (1955, poste trifoje eldonita)
  • Über einige Meteoritenmineralien des kohlenwasserstoffhaltigen Chondrites von Kaba, Ungarn. (1960)
  • Ásványtani praktikum I-II. (1971)

Fontoj[redakti | redakti fonton]