László Horesnyi
László Horesnyi [lAslO horeŝnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horesnyi László estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
László Horesnyi [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1937 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Horesnyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1963. Post la diplomo li pasis jaron en Teatro Kisfaludy. Inter 1964 kaj 1969 li apartenis al Nacia Teatro (Szeged), poste al Teatro Madách. Li ofte estis videbla ankaŭ en filmoj. Li ricevis premiojn en 1979 kaj 2000.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - dua demagogo; herezulo; dua almozpetanto; Michelangelo
- William Shakespeare:
- Hamleto - Guildenstern
- Reĝo Lear - Edgar
- Romeo kaj Julieta - Capulet
- Otelo - Brabantio
- Kiel plaĉas al vi - Frederiko
- La komedio de eraroj - Antipholus; Aegeon
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Ragueneau
- József Katona: Bánk bán - banuso Petur
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - Aslak; ĉefkoboldo
Elektitaj kinejaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- ‘‘A koncert’‘ (1963)
- ‘‘Ámokfutás’‘ (1974)
- ‘‘Az elvarázsolt dollár’‘ (1985)
- ‘‘Franciska vasárnapjai’‘ (1997)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- ‘‘Princ, a katona’‘ (1966)
- ‘‘Klapka légió’‘ (1983)
- ‘‘Bánk bán’‘ (1987)
- ‘‘Kisváros’‘ (serio, 1993–1997)
- ‘‘Pasik’‘ (2002)
Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]
- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj