László Módis
László Módis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1903 en Satu Mare |
Morto | 24-an de aprilo 1972 (68-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro • bibliotekisto • instruisto de teologio • teologo |
MÓDIS László (pro. mo:diŝ) estis hungara bibliotekisto, reformita altlerneja instruisto naskita en Satmaro la 3-an de decembro 1903 kaj mortinta en Debreceno la 24-an de aprilo 1972.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Módis studis teologion en Debrecen (1924–28) kaj Vieno (1929–30), poste li studis ŝemidan filologion en Vieno kaj Budapeŝto (1931–32). Li doktoriĝis en Debreceno pri teologio (1932). Li estis helppastro en Debreceno, Vésztő, Bp., denove Debreceno (1927–35). Li prelegis en reformita teologio de Losonc (1929). De 1950 li estis vicdirektoro de la Universitata Biblioteko de Debreceno, de 1959 profesoro pri teologio, de 1961 direktoro de la Grandbiblioteko kaj arkivejo, ĉefdirektoro de la kolegio. Li estis ĉefkunlaboranto kaj redaktoro de la Theologiai Szemle (1941–44), redaktoro de revuo Lelkészegyesület (1936), preparinto por presado de Csikesz Sándor emlékkönyvek (I–IV., 1940-43).
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- A tiszántúli bibliográfia s általában a tájbibliográfia kérdései (Debrecen, 1955);
- A debreceni Ref. Kollégium és Nagytemplom (Bp., 1966).