László Monszpart

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Monszpart [lAslO monspart], laŭ hungarlingve kutima nomordo Monszpart László estis hungara kuracisto, kirurgo, hospitalestro.

László Monszpart [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1890 en Csákópuszta (ekstera apartenaĵo de Kondoros). Li mortis la 28-an de marto 1955 en Kiskunhalas.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Monszpart akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1913. Dum la 1-a mondmilito li estis kuracisto en armea hospitalo, kie li okupiĝis precipe pri traŭmatologio. Post la mondomilito li laboris en kirurgia kliniko en Budapeŝto. En 1920 li estis nomumita urba ĉefkuracisto de Kiskunhalas, en 1925 hospitalestro en la sama urbo. Ekde 1937 estis la unua en Hungario, kiu enkondukis novan metodon en la traŭmatologio laŭ eksterlandaj spertoj. En la 1940-aj jaroj komence la nazioj, poste la komunistoj molestadis lin.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A combtörések eredményes kezelése (1918)
  • A lábszártörés kezeléséről (1918)
  • Az intézeti és gyakorló-orvosi gyógykezelés összehangolása a töréskezelésben (1949)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj strato en Kiskunhalas

Fontoj[redakti | redakti fonton]