László Pacséry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Pacséry
Persona informo
Naskonomo Tocsek László
Naskiĝo la  21-an de aprilo 1886(nun 1886-04-21)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 20-an de aprilo 1945
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo scenaristo
vdr

László Pacséry [lAslO paĉEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pacséry László estis hungara surskribisto, scenaristo. Lia nobela antaŭnomo estis pacséri, lia origina familia nomo estis Tocsek [toĉek], lia pli juna frato estis Ágoston Pacséry.

László Pacséry [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1886 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de aprilo 1945 (laŭ alia informo la mortotago estas la 28-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Pacséry frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo. Ekde 1920 li laboris en la hungara filma produktejo. Li faris la filmajn tekstojn (surskribojn) en mutaj filmoj, poste similajn tekstojn en hungaraj versioj de eksterlandaj sonfilmoj. Resume li faris 500 filmajn surskribojn, sed li verkis ankaŭ kelkajn scenarlibrojn. Li havis edzinon, kiu naskis filinon en 1929.

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Azurexpress (1938)
  • Bob herceg (1941, kun iu alia)
  • Fekete hajnal (1942, kun László Kalmár)

Fontoj[redakti | redakti fonton]