László Udvardy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László UDVARDY [udvardi] rumania hungara inĝeniero, lokhistoriisto, dramisto. Li naskiĝis en Lugoj la 7-an de septembro 1939.

Kariero[redakti | redakti fonton]

László Udvardy akiris diplomon de inĝeniero en la Teknikuniversitato de Temeŝvaro en 1967 pri pontkontruado, en 1972 diplomon de fakinĝeniero. Li doktoriĝis en 2000 samloke. En 2002 li estis stipendiulo Domus Hungarica de MTA pri esplorado de lokhistorio de Banat. De 1967 li estis inĝeniero, ĉefinĝeniero, direktoro de centra konstruejo de provinco Temeŝvaro pri Ŝose- kaj Pontaferoj. De 1972 li estis universitata instruisto. Li publikigis ankaŭ beletristikaĵojn. Pluraj da liaj teatraĵoj estis prezentitaj de lokaj teatroj. Liaj lokhistoriaj publikaĵoj aperis en Szabad Szó, Új Élet, Heti Új Szó, en Mindenki kalendáriuma (2000, 2001, 2003) kaj en volumo Lugosi Krónika (1998) pri muzika pasinteco de urbo Lugoj, pri la naskiĝo en 1898 de la unua rumanlingva tradukaĵo de latinlingva kroniko de Anonymus en Lugoj kaj ĝia dufoja publikaĵo en Sibio en 1899. De 1998 li estis ekstera ano kaj kunlaboranto de redakcikomitato de Heti Új Szó.

Distingo[redakti | redakti fonton]

  • 2008 - premio Lukács Béla de Magyar Mérnöki Kamara de Hungarujo.

Fonto[redakti | redakti fonton]