László Vass

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Vass [lAslO vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass László estis hungara filozofo, eklezihistoriisto, pastro, instruisto, profesoro, abato, kanoniko, juĝisto, membro (honora en 1832) de Hungara Scienca Akademio.

László Vass [1] naskiĝis la 9-an de junio 1780 en Salomvár. Li mortis la 24-an de marto 1842 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Vass frekventis mezlernejon en Szombathely, poste li lernis teologion, krome li pastriĝis en 1804. Li estis pastro 2 jarojn, poste li instruis en seminario en Szombathely. Ekde 1815 li instruis en universitato en Pest, kie li estis dekano dufoje, en la studjaro 1827 rektoro. En 1832 li estis nomita kanoniko, baldaŭe abato. En 1837 li studvojaĝis en Eŭropo. En 1842 li estis nomita juĝisto en Esztergom (historia departemento).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Breves animadversiones in opus cui titulus: Inst. hist. eccles (1826)
  • A párisi érsek határozata (1838) - tradukita el la franca
  • Néhány szó azon iratra: «Írói rágalmazás az az czáfolása az «Athenaeum» f. évi júl. 29. 12. számában foglalt «Írói orzásnak» (1842)

Fontoj[redakti | redakti fonton]