Lébény

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lébény [le:be:nj] estas urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Mosonmagyaróvár.

Blazono de Lébény
Lébény en birdoperspektivo

Bazaj informoj

Situo

La komunumo situas sur ebenaĵo preter la aŭtoŝoseo M1 inter Győr kaj Mosonmagyaróvár, 20 km-ojn okcidente de Győr. Ĝi havas komunan fervojan haltejon kun Mosonszentmiklós.

Historio

Lébény estis grava kampurbo de departemento Moson. Ĝia unuafoja dokumentita mencio venas el la 11-a jarcento. La katolika preĝejo estas grava historia memoraĵo el la 13-a jarcento. La romanikan preĝejon fondis la Héderváry-familio [he:derva:ri] por la abatejo Sankta Jakobo. Ĝin detruis incendio en la 15-a jarcento, sed rekonsturigis ĝin reĝo Matiaso. Ĝin bruligis la turkoj en 1529 kaj 1683. La duturan preĝejon rekonstruis laŭ planoj de la nurenberga konstruisto Essenwein. Oni unuigis la du vilaĝojn en 1973 kiel Lébénymiklós, sed ili denove sendependiĝis en 1990. Lébény urbiĝis en 2013.

Vidindaĵoj

Famuloj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio
Preĝejo en Lébény