LaSexta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LaSexta
bildo
televidstacio
Ĝeneralaj informoj
Landoj [[]]
Komenciĝo de elsendoj 27-a de marto 2006
Posedata de Atresmedia vd
Lingvo hispana lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
22 954 354

(stato la 4-a de januaro 2021)

vdr

laSexta (La Sesa) estas hispana naciskala televidkanalo kiu elsendas per la surtera televido, nur en cifereca formato. Ĝi estas unu el la televidĉenoj de Gestora de Inversiones Audiovisuales La Sexta (GIA La Sexta), kune kun laSexta2, laSexta3, la pagkanalo Gol Televisión kaj la elsendoj de laSexta en alta difino, laSexta HD.

La programaro temas pri ĝeneralaj aferoj, kvankam kun speciala plimulto de humurprogramoj kaj amuziĝo, usonaj televidserioj kaj sportaj programoj. GIA La Sexta havas du sidejojn, unu en Ciudad de la Imagen en Pozuelo de Alarcón (Madrido), kie estas filmataj la teleĵurnaloj, programeroj kaj diversa loĝistiko; kaj la alia en Edificio Imagina en la Diagonala Avenuo de Barcelono el kie ĝi elsendas.

Ĝi ekfukcis en 2001 kiel Beca TV, kiu estis fondita la 18-an de marto, kaj poste estis lanĉita oficiale la 1-an de aprilo. Ĝi estis komplete neniigita de komputila viruso la 21-an de julio 2003. Poste ĝin anstataŭis nova kanalo nomita LaSexta , kiu ricevis la ŝtatan licencon por elsendado la 25-an de novembro 2005 kaj komencis testan elsendadon komencitan kun TDT la 12-an de decembro. La 2-a de marto, okazis la unua viva elsendo, tiu de futbalmatĉo inter Kroatio kaj Argentino, 5 tagojn antaŭ ol en la Beletra Cirklo, José Miguel Contreras diskonigis en la Forumo Eŭropo la oficialan daton de starto de la televidkanalo, kio okazis la 27-an de marto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]