Antikva Observatorio de Pekino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antikva Observatorio de Pekino
steloobservatorio [+]
Koordinatoj39° 54′ 22″ N, 116° 25′ 41″ O (mapo)39.906111111111116.42805555556Koordinatoj: 39° 54′ 22″ N, 116° 25′ 41″ O (mapo)

Antikva Observatorio de Pekino (Ĉinio)
Antikva Observatorio de Pekino (Ĉinio)
DEC
Antikva Observatorio de Pekino
Antikva Observatorio de Pekino
Situo en Ĉinio.

Antikva Observatorio de Pekino (Pekino)
Antikva Observatorio de Pekino (Pekino)
DEC
Antikva Observatorio de Pekino
Antikva Observatorio de Pekino
Situo en la distrikto Pekino.

Map
Antikva Observatorio de Pekino

Vikimedia Komunejo:  Beijing Ancient Observatory [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La antikva observatorio de Pekino
La sekstanto

La Antikva Observatorio de Pekino estas ruino de la observatoria teraso de Yuan-dinastio. Ĝi konstruiĝis ĉ. la jaro 1279. Sur la teraso de la observatorio antaŭe troviĝis 15 astronomiaj aparatoj (konstruitaj en 1442 dum la Ming-dinastio), 7 el kiuj transportiĝis al la Nankina Ziĝinŝan-observatorio kaj Nankina Muzeo en 1931. La restintaj ok aparatoj estis faritaj el bronzo en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Oni uzis tiujn aparatojn por mezuri la pozicion de planedoj en la ĉielo. Sur la sokloj de la aparatoj estas skulptitaj drakoj kaj nuboj. Ili estas tre belaj. Tiuj aparatoj havas ne nur sciencan valoron, sed ankaŭ altan nivelon en arto.

La korto ĉe la teraso servis kiel loko por studi astronomion, kolekti kaj ordigi ĉi-rilatajn materialojn en ĉiuj dinastioj. Nun ĝi estas loko por eksponi la atingojn de astronomio en la antikva Ĉinio kaj kolekti historiajn materialojn pri astronomio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.