La Bohème

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sceno de la dua akto de "La Bohème" en la Teatro Colón de Bonaero, Argentino, komence de la 1970-aj jaroj.

La Bohème estas opero komponita de Giacomo Puccini. Ĝi reflektas liajn travivaĵojn dum la jaroj kiel studento de la konservatorio de Milano, kie li kundividis dormoĉambon kun Pietro Mascagni.

La libreto baziĝas sur la laŭmenda romano, Scenoj de bohemia vivo de Henry Murger, publikigita en la ĵurnalo La Korsario laŭlonge de kvin jaroj (1845 - 1849). La respondeculoj por simpligi kaj unuigi la malsamajn epizodojn de la romano por tiel krei la libreton estis Luigi Illica kaj Giuseppe Giacosa.

La debuto de La Bohème okazis en la Reĝa Teatro de Torino la 1-an de februaro 1896. La rolo de Mimi estis kantita de la soprano Cesira Ferrani, kaj la tenoro Evan Gorga rolludis Rodolfon. La orkestro ludis sub gvido de Arturo Toscanini. La verko ricevis malvarman akcepton, kaj de la publiko kaj de la kritiko.