La Cluse-et-Mijoux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Cluse-et-Mijoux estas komunumo en la departemento Doubs en regiono Franĉkonteo en Francio. La poŝtkodo estas 25300.

Fuorto de Joux[redakti | redakti fonton]

En La Cluse-et-Mijoux situas la fortikaĵo Fuorto de Joux (france Fort de JouxChâteau de Joux). La originala fuorto estis mezepoka kastelo, konstruita por la familio De Joux. Tra la jarcentoj ĝi pligrandiĝis. En la fortikaĵo Napoleono Bonaparte enprizonigis Toussaint Louverture, generalo el Haitio. Napoleono elektis tiun lokon kiel malliberejon por Toussaint, ĉar ĝi situas plej for de la maro. Ĉirkaŭ ĝi estas 5 muregoj. Toussaint estis en senfenestra ĉelo. La ĉiĉeronoj asertas, ke la ĉelo estis hejtigita. Tamen per kameno oni eble atingas dek gradojn C, kiam ekstere estas minus 30 °C. Toussaint ne kutimis je tiaj temperaturoj kaj mortis post 8 monatoj en tia loko (1803).