La Palma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Palma – satelita foto

hispane San Miguel de La Palma

Insulo de la hispana regiono de Kanarioj, en la Atlantika Oceano. Ĝia ĉefurbo estas Santa Cruz de La Palma.

La insulo havas surfacon de 708,33 km² (10% de la kanaria teritorio) kaj loĝantaro de 85.631 homoj.

La Palma estas tre kruta, kun alteco de 2.426 m en la Roque de los Muchachos, monto kie ekzistas tre grava astronomia observejo.

En la centro troviĝas granda vulkanbuŝo kiu formas la Nacian Parkon de la Caldera de Taburiente, kreitan en 1954. Aliaj vulkanoj estas San Andrés kaj Teneguía.

Faŭno kaj flaŭro

La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj.

Vidu ankaŭ