Teneguía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teneguía
Skemo de vulkano
{{{Priskribo}}}
montovulkano
vdr

Teneguía [teneGIa] estas vulkano en la municipo Fuencaliente en la insulo La Palma, Kanarioj, Hispanio. Ĝi originiĝis pro erupcio ekde la 26 de oktobro 1971, dua plej ĵusa de la insulo kaj de la tuta lando, post la erupcio de 2021. Ĝi finiĝis la 18an de novembro 1971, kiel la plej mallonga erupcio de ok kiuj registriĝis en La Palma el 1430, kun totalo de 24 tagoj.[1]

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La vulkanon Teneguía oni nomis tiel rilate al la proksima rokelstaraĵo Roque de Teneguía, nome fonolita kupolo ĉirkaŭita de la lafofluejoj de la erupcio de la vulkano de Fuencaliente de 1677, kiu enhavas petroglifojn de la indiĝena loĝantaro de la insulo La Palma. Fakte, la termino "Teneguía" estas devena el la lingvoj de guanĉoj,[2] kun ebla signifo laŭ la filologo Ignacio Reyes «varma vaporo aŭ fumo».[3]

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Teneguía estas je ĉirkaŭ 2,5 km de la loĝloko Los Canarios, administracia ĉefurbo de la municipo Fuencaliente de La Palma.[4]

Temas pri vulkana konuso de bazaltaj piroklastoj 431 metrojn altaj.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la historiaj erupcioj plej ĵuse okazintaj en la insularo, tiu ĉi vulkano ekagadis post vulkana erupcio daŭra el 26a de oktobro ĝis 18a de novembro 1971.[5]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teneguía, 1971: así fue la última erupción volcánica terrestre en España Alirita en 2021-11-18. El País, 2021-09-19.
  2. Trapero, Maximiano, Diccionario de Toponimia de Canarias: Los guanchismos, 2018, vol II, IDEA, Santa Cruz de Tenerife ISBN = 978-84-17-36009-2
  3. Reyes García, Ignacio, 2009, Voces volcánicas, en Revista Digital BienMeSabe.org numero 253, Arucas, BienMeSabe, Asociación Cultural ISSN = 1885-6039 [1] Alirita la 28an de septembro 2021
  4. 4,0 4,1 Visor de Grafcan Alirita la 29an de septembro 2021 en Sistema de Información Territorial de Canarias (IDECanarias)
  5. Araña, Vicente, "Comentarios sobre la erupción del volcán Teneguía en 1971" en Enseñanza de las ciencias de la tierra: Revista de la Asociación Española para la Enseñanza de las Ciencias de la Tierra, 1999, Girona, vol 7 n. 3 pp. 262-266, Universitat de Girona ISSN = 1132-9157 [2] Alirita la 01a de oktobro 2021

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teneguía en la hispana Vikipedio.