La Parrilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Parrilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47328
Demografio
Loĝantaro 490  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 4° 32′ U (mapo)41.536111111111-4.5302777777778Koordinatoj: 41° 32′ N, 4° 32′ U (mapo) [+]
Alto 854 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
La Parrilla (Provinco Valadolido)
La Parrilla (Provinco Valadolido)
DEC
La Parrilla
La Parrilla
Situo de La Parrilla
La Parrilla (Hispanio)
La Parrilla (Hispanio)
DEC
La Parrilla
La Parrilla
Situo de La Parrilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Parrilla [+]
vdr

La Parrilla [lapaRIlja] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. La Parrilla estas komprenebla etimologie kiel La Rostokrado aŭ kiel La Viteto.

La Parrilla en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 482 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 200 el la 1991.

Ĝi distas 23 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Olmedo norde kaj okcidente, Pedrajas de San Esteban norde, Villaverde de Íscar oriente, kaj Llano de Olmedo, Fuente-Olmedo kaj Bocigas sude. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Trafluas la rivero Eresma kaj rojoj Cuadrón kaj Caño.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de vakceoj. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1258 venis la reĝo Alfonso la 10-a solvi konfliktojn de limoj.

En 1597 la loka franciskano Francisco de San Miguel estis ekzekutita en Japanio, kien li iris kun aliaj kiel misiisto.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la gotik-mudeĥara preĝejo de la 16-a jarcento kaj la ermitejo Humilladero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]