La Perdita Generacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Perdita Generacio, mallongige LPG, devenis de la radikala muzikgrupo Den Förlorade Generationen el Svedio, kiu ekde 2003 foje kantas en Esperanto. La eldono de la lumdisko eksenlime (2006) markigas ke La Perdita Generacio nun estu rigardata kiel sendependa grupo.

LPG koncertis en Svedio, Estonio, Rusio, Pollando, Slovakio, Kubo, Danio kaj en okupata domo en Nederlando. Inter 2003 kaj 2005 LPG ĉiujare koncertumis dum IJK. Dum IJK en Kovrov 2004 ili ricevis la premion Plej interesa muzikgrupo. Lumdisko eldonata estis registrita dum tiu koncerto.

LPG partoprenis en la tutmonda muzikkonkurzo "La verda stelo" ĉe Internacia Televido kiu estis lanĉita en 2006. LPG ricevis la duan plej altan nombron da voĉoj donitaj dum la konkurso. En Majo 2006 LPG koncertis triope ĉe la komuna kongreso de SEF kaj DEA en Malmö. Cetere LPG koncertis (i.a.) dum AS, KEF kaj ORo.

Ekde 2005 la geografia centro de LPG estas la nordsveda urbo Hernusando, kie je 2007 okazis la oficiala internacia lanĉofesto de eksenlime. En septembro 2008, lanĉita dum la dua Oranĝa Renkontiĝo, la albumo dua de LPG aperis Eksplodigos vian domon.

LPG eldonis siajn KD-ojn ĉe Gränslösa Kulturföreningen (esperante: Senlima Kultura Asocio), alternativa nekomerca retaro kiu eldonas diversajn samideanajn artistojn. LPG Partoprenas ĉe la kompilado En musikaliska skördefest (2007), eldonita de la sama eldonato. Ekde 2007 LPG kunlaboras kun Vinilkosmo, kiu kuneldonis eksplodigos vian domon.

Dum la jaroj LPG konsistis el multaj diversaj homoj, de pluraj lando, inter aliaj partoprenas/is: Anna Burenius, Jon Johnson, Karolina Hagegård, Tomas Q Nilsson, Jonas Dalmose, Mathias Dalmose, KarinMalin Ekström, Karin Nordström, Viktor Söderkvist, Ksenya Prilepskaya, Robin Rönnlund, Anna Ekman, Malak Awad, Daniel von Gertten, Camille Delepierre, Andreas Nilsson, Gus Loxbo, Amanda Lind, Anne Hagström, Hendrik Lönngren kaj Magnus Persson.

Ekde 2009 LPG malkreskis kaj ofte koncertis du, tri aŭ kvarope, ĉefe homoj ligitaj al Hernusando aŭ Lund.

Diskaro

  • Ĉiamen plu (2013)
    1. Domoarigato
    2. Dudek tri
    3. Pluku ne la florojn
    4. La dizertanto
    5. Alia aventuro
    6. Televido
    7. Ubuntu
    8. Ne eblas kalkuli
    9. Plastokanto
    10. Riveretoj ĉe mi
    11. Disfaluntoj
    12. Ĉu vi kontentas?
    13. Rulu trajn’
  • Eksplodigos vian domon (2008) [1]
    1. Malantaŭen
    2. Iamio bruliĝas
    3. Ne normalas, nur kutimas
    4. Kapon en la sablo
    5. Amokanto
    6. Lulkanto por piratoj
    7. Fajro kamena
    8. Asronado sur tegmento dum helreveno
    9. Senpromese, senperfide
    10. Mil naŭcent okdek kvar
    11. Sub fortepiano en Kiev'
    12. Lasta kanto por eta Tingelingo
    13. Ĉu timigas la ombro
  • eksenlime (2006)
    1. Maldormemo Mia
    2. La Matenrampanto
    3. La Kosma Aventuro
    4. Valso kun Komunistino
    5. La Pasinta Generacio
    6. Ĉiuj ni amegas Usonon
    7. Ekde Gernika
    8. Pacon de Dio
    9. Revu Viviganto
    10. Nia Fiera Policisto
    11. Ĉiu momento estas vojaĝo
    12. Societo de Vivantaj Poetoj
  • en Rusio (2004)
    1. La Matenrampanto
    2. Ĉiuj ni amegas Usonon!
    3. La sola vojo
    4. Vivas mi
    5. LPG prezentas sin
    6. Nia fiera policisto
    7. Revu viviganto
    8. Ĉiu momento estas vojaĝo

Eksteraj ligiloj

Oficiala retpaĝo de La Perdita Generacio: http://www.laperditageneracio.se/

Den Förlorade Generationen eldonis kelkajn KD-ojn en la sveda lingvo. Ili troveblas ĉe http://dfg.rosnix.net .

Fontoj

  1. MusicBrainz