La Postdomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Postdomo estas satira romano de István Ertl el 2003. Li estis oficisto de UEA ĝis 2002, kaj en tiu romano li iomete prilumis siajn spertojn kaj kelkajn laŭ li problemojn kaj strangaĵojn en UEA kaj la Esperanto-movado. Sed ankaŭ la tiama nederlanda politiko - la okazaĵoj ĉirkaŭ Pim Fortuyn - estis enlaboritaj. Pro la multlingvaj vortludoj kaj aludoj la romano estas foje ne facile komprenebla por ĉiuj.

La verkon eldonis Bero, kiu estas gvidata de UEA-oficisto Ionel Onet. La karikaturojn desegnis Francisco Veuthey.