La Predikisto kaj la Sklavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Preacher and the Slave

Interpreto de la kanto de Ace Frahm, 2013

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

The Preacher and the Slave, esperante La Predikisto kaj la Sklavo, estas originale anglalingva kanto, verkita de Joe Hill en 1911. Li verkis ĝin kiel parodion de anglalingva kristana himno, In the Sweet By-and-By (kio signifas "En la dolĉa baldaŭo"). La sindikato Industriaj Laboristoj de la Mondo (komune konataj kiel la "voblioj") koncentris multe el sia laboro al klopodoj organizi migrantajn laboristojn en segejoj kaj konstruejoj. Kiam la laboristoj revenis al la urboj, la voblioj alfrontis la Savarmeon (angle the Salvation Army), kiun ili satiris kiel "la Malsatarmeon" (angle the Starvation Army).[1] Hill unue ekkonis la Savarmeon en Svedio kiam li estis infano.[2]

La voblioj verkis multajn kantojn, kiuj parodiis la himnojn de la Savarmeo, kaj The Preacher and the Slave estis la plej sukcesa. Mallonge dirite, la kanto temas pri predikistoj, kiuj ofertas nenian manĝon al la malsataj laboristoj sed promesas, ke ili manĝos en la ĉielo post sia morto. En la kanto, Joe Hill inventis la nun-tre-popularan anglalingvan terminon pie in the sky.[3] Tio laŭvorte signifas "torton en la ĉielo" kaj temas pri la falsa promeso de paradiza estonteco, farita por malhelpi agadon por krei pli bonan mondon hodiaŭ. Ekzistas simila Esperanta proverbo, "Promeso ne satigas."

Oni ofte referencas la kanton kiel Pie in the Sky aŭ kiel Long Haired Preachers ("longharaj predikistoj") (kiu estis ĝia originala titolo).[4] Ĝi unue eldoniĝis en 1911 en la 4-a eldono de kantaro por IWW nome "the Little Red Songbook" ("la eta ruĝa kantolibro").[5]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Ekzistas Esperanta traduko fare de Vito Markovo kaj Gary Mickle el 2008, legebla en arĥiva versio de la retejo de SAT.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adler, William. (2011) The Man Who Never Died: The Life, Times, and Legacy of Joe Hill, American Labor Icon.
  • Fowke, Edith. (1973) Songs of Work and Protest. ISBN 0-486-22899-1.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adler 2011, p. 12.
  2. Adler 2011, p. 181.
  3. Adler 2011, p. 182.
  4. Adler 2011, pp. 20, 130.
  5. Adler 2011, p. 130.