La Puebla de Valdavia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Puebla de Valdavia
LaPueblaDeValdavia 001 Ayuntamiento.JPG
Administrado
Poŝtkodo 34470 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86  (2022) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 4° 37′ U (mapo)42.673611111111-4.6097222222222Koordinatoj: 42° 40′ N, 4° 37′ U (mapo) [+]
Alto 940 m [+]
Areo 29,5 km² (2 950 ha) [+]
Situo de La Puebla de Valdavia
Situo de La Puebla de Valdavia

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo La Puebla de Valdavia [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Puebla de Valdavia [laPŬEbla debalDAbja] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, kaj pli precize al la subkomarko Vega-Valdavia. La loknomo La Puebla de Valdavia povas esti komprenata etimologie kiel Nova Vilaĝo (alude al reloĝado) de Valdavia (alude al la rivero Valdavia, alfluanto de Pisuerga, siavice alfluanto de Doŭro. Ĝi estas ĉe la Jakoba Vojo kiu ligis San Vicente de la Barquera kun Carrión de los Condes.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 92 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 500 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 86 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipon El Barrio de la Puebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, ka ermitejoj kaj la muzeo de etnografio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]