La Reto Edukado Sen Limoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Reto Edukado Sen Limoj (franclingve RESF) estas reto konsistanta el kolektivoj, asociaj movadoj, sindikataj movadoj kaj simplaj civitanoj, kiuj aktivas kontraŭ la forpelo de infanoj enlernejigitaj en Francio. Ĉi tiun forpelon kaŭzas la neleĝa situacio de la gepatroj.

La kreo de la Reto[redakti | redakti fonton]

La 26an de junio 2004 okazis en la pariza Laborborso kunveno, kiu kunigis instruistojn kaj dungitojn de la Nacia Edukado, gepatrojn, edukistojn, kolektivojn, sindikatojn kaj asociojn, kiuj havas komunan zorgon : la malstabila situacio de plenaĝaj lernantoj sen legitimiloj kaj de familioj sen legitimiloj kun neplenaĝaj infanoj enlernejigitaj (de vartlernejo ĝis universitato). Ili tiun tagon decidis krei reton por subteni tiujn infanojn : tiel naskiĝis la Reto Edukado Sen Limoj.
Ĝia grava disvolviĝo estas malfacile kalkulebla : ĉiuj kiuj aktivas favore al la junuloj kaj familioj sen legitimiloj povas referenci al la Reto. Ĝia organizformo estas originala, sen estraro, kun decidoj surbaze de interkonsento.
Ĝi multe informas kaj esprimiĝas per interreto : multaj dissendolistoj, retejo, sed ankaŭ radio-elsendo ĉe Fréquence Paris Plurielle.

Kiun ĝi precize celas ?[redakti | redakti fonton]

Laŭ la franca leĝaro, neplenaĝulo ne povas esti forpelita. Do ne vere eblas paroli pri «neplenaĝuloj sen legitimiloj» ? Tamen, iliaj gepatroj, kiuj estas plenaĝaj, ja estas forpeleblaj se ili ne havas laŭleĝajn restad-permesojn, kaj ties junaj infanoj do sekve estas ankaŭ devigitaj forlasi la francan teritorion, por ne esti disigitaj de siaj gepatroj.
La Reto, kiu celas ebligi al la lernantoj en Francio resti surloke se ili deziras do petas ne nur la reguligon de la situacio de junaj studentoj kaj plenaĝaj liceanoj, sed ankaŭ tiun de la gepatroj de lernantoj en Francio (ĉar la junaj neplenaĝuloj jam estas en laŭleĝa situacio).

Leĝaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La artikolo 8 de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj garantias la rajton je «normala familia vivo». Je la nomo de ĉi tiu artikolo, estas malfacile, aŭ eĉ preskaŭ eksterleĝe, disigi familion, kaj la ŝtato do devas elturniĝi kun familioj nek forpeleblaj, nek laŭleĝigeblaj.
Tamen, en Francio estas leĝe malpermesite subteni fremdulon en eksterleĝa situacio. Ja, laŭ la artikolo L622-1 de la Kodo pri eniro kaj restado de fremduloj kaj pri azilrajtoj :  « Ĉiu, kiu rekte aŭ nerekte, faciligos aŭ provos faciligi la kontraŭleĝan eniron, cirkuladon aŭ restadon de fremdulo en Francio estos punita per kvinjara malliberigo kaj per 30 000-eŭra monpuno. »

La agadoj[redakti | redakti fonton]

La agadoj okazas unue ĉirkaŭ la lernejoj : subskribigoj de peticioj, gepatraj manifestacioj antaŭ la lernejoj, instruistaj strikoj. La kuniĝoj ankaŭ povas okazi en aliaj publikaj lokoj kaj uzi nekutimajn formojn : kolektivaj dosiertransdonoj en Parizo. Juraj deĵoradoj informas la familiojn sen legitimiloj pri iliaj rajtoj kaj helpas ilin konstrui la dosierojn. Festoj ofte estas organizitaj, en lernejoj aŭ en kvartaloj : solidarecaj manĝetoj, ĥoroj, ekzemple.
La reto, por ebligi al infanoj kaj al iliaj familioj resti en Francio organizas patronadojn tra la lando. Dum ĉi tiuj agadoj, la infanoj estis patronitaj de famuloj (elektitoj, artistoj...) kaj de malpli famaj homoj. La patronoj promesas helpi ĉi tiujn personojn dum iliaj klopodoj. Iuj municipoj organizis multajn patronadojn [http ://www.educationsansfrontieres.org/ ?rubrique28[rompita ligilo]].
La retanoj ofte akompanas la familiojn dum iliaj klopodoj ĉe la prefektejoj. Ili ĉeestas, foje multnombre, la aŭdiencojn de la JLD (Juĝistoj pri liberoj kaj enŝloso) kaj de la administracia tribunalo.

La retanoj plie malebligas al la policistoj aresti senlegitimilulojn per atestocelaj ĉeestoj, provante averti la preterpasantojn, aŭ rekte intervenante ĉe la policistoj. Tio foje ebligas la ĉesigon de la policaj intervenoj, kiujn la retanoj nomas «amasarestoj».
Plurfoje, membroj de RESF kaŝis kaj prizorgis infanojn, kies gepatroj estis minacitaj de forpeloj. Ekzemple, la tri infanoj de la familio Pan estis kaŝitaj dum tri tagoj en majo 2007 kaj ne vizitis lernejon dum unu semajno dum iliaj gepatroj estis provizore arestitaj kaj en malliberejo. RESF ankaŭ kaŝis ambaŭ infanojn de la familio Makombo en novembro 2006. RESF ankaŭ partoprenas en manifestacioj favore al senlegitimiluloj.
Ĉi tiuj agadoj ofte ricevis fortan eĥon en la gazetaro, ĉe la radio kaj en la televido. La Reto dissendas proprajn informojn pere de sia retejo kaj de lokaj blogoj, kaj ankaŭ per afiŝado en lernejoj. Paneloj sur la lernejaj fasadoj daŭre esprimas tiun novtipan solidarecon kun la senlegitimilaj familioj.
Ĉiuokaze, la reto celas vigligi aktivulojn ekster la kutima rondo, eĉ se tio trudas nekutimajn agadmetodojn.

La membroj de la Reto[redakti | redakti fonton]

En novembro 2007, la reto enkalkulis 221 organizojn kaj kolektivojn tra tuta Francio.