Subkastela Ĝardeno de Kroměříž

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subkastela Ĝardeno de Kroměříž
Subkastela Ĝardeno
Subkastela Ĝardeno
Subkastela Ĝardeno
parko
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Ĉeĥio

(Vidu la situon sur mapo : Ĉeĥio)
Subkastela Ĝardeno de Kroměříž
Geografia situo 49° 18′ 16″ N, 17° 23′ 29″ O (mapo)49.30452217.391522Koordinatoj: 49° 18′ 16″ N, 17° 23′ 29″ O (mapo)
Map
Subkastela Ĝardeno de Kroměříž
Lando(j)  Ĉeĥio
Urbo Kroměříž
Geografio
Trajtoj
Interreta ligilo zamek-kromeriz.cz
vdr

Komencoj de la Subkastela Ĝardeno en Kroměříž datiĝas minimume ĝis malfrua mezepoko. Unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1509, el tempo de Stanislao Thurzo. De tiu tempo ekzistis ĉe rezidejo ornama kaj utilcela ĝardeno, kiu partoprenis la konstrusortojn de la kastelo. Ĝenerala rekonstruo de la kastelo tuŝis ankaŭ la ĝardenon, ŝanĝitan verŝajne laŭ projekto de imperiestra inĝeniero Filibert Luches (1666) en frubarokan formaĵon kun granda partero antaŭ orienta flankaĵo. Ornamis ĝin dispartigitaj ornamaĵoj de ĝardena partero en la parko, statuoj kun fontano enmeze. Tiu koncepto de itala ĝardeno estis en 20-aj jaroj de la 18-a jarcento modernigita kaj ordigita laŭ spirito de franca ĝardena stilo.

La pluaj ŝanĝoj okazis fine de la 18-a jarcento, dum ĉefepiskopo Antonio Th. Colloredo-Waldsee (1777-1811). Ĉe norda flanko de la kastelo konstruigis Colloredo galerion-loĝion, al kiu tuŝapudas malgranda ŝtuparforma ĝardeno - -"giardino secreto". Loĝio kun dato 1795 kaj surskribo, en kiu ĝin la ĉefepiskopo dediĉas al estontuloj, estis konstruitaj probable de Francisko Antonio von Grünneberg kaj Johano Herberger. Ambaŭ partoprenis ankaŭ je plua disvastigado de la ĝardeno. Post la jaro 1803 ĉi tie komencis labori arĥitekto Johano Sarkander Thalherr. La ĝardenon oni disvastigis ĝis la rivero Morava: ĝi inkluzivis la tn. Longan Fiŝlagon, kanalon kaj tiutempajn sentimentalajn konstruaĵojn. Kelkaj el ili konserviĝis ĝis nun (Preĝejeto de Amikeco, artefarita ruinaĵo), la ceterajn ni hodiaŭ konas nur el akvareloj de J. Fischer (akvo-falo, ermitejo, Roza Monteto ks.). La tuta aspekto de la ĝardeno tiel akiris aspekton de artefaritaj ĝardenoj, parte influitaj per estetiko de klerismo kaj de fino de la 18-a jarcento.

Jam komence de la 19-a jarcento en tiutempa presaĵo aperis kritiko de tiu ĝardena koncepto direkte al estetiko de romantika natura parko. En la tempo de pli granda intereso pri romantismo de angla deveno travivis eĉ Subkastela Ĝardeno lastan, sed ĉefan transformon je naturpejzaĝa parko. Okazis tiel en tridekaj jaroj dum ĉefepiskopoj Chotka kaj Sommerau-Beckh. Arĥitekto kaj samtempe realiganto de tiuj ĉi ordigoj estis Antonio Arche, kiu en la ĝardeno konstruis vicon da konstruaĵoj en stilo de malfrua klasicismo kaj novrene-sanco. En 1839 estis ĉe Longa Fiŝlago konstruita tn. Fiŝkaptista Dometo, origine kazino; sur la insuleto de Sovaĝa Fiŝlago estis konstruita Ĉina Pavilono. En kvardekaj jaroj aldoniĝis konstruaĵoj de Pompeja Kolonejo (1846) kaj konstruaĵo de Maxmiliana Korto (1844-1845). La konstruisto Arche krome relaboris akvan sistemon, relaboris parteron kaj plivastigis parkon je novaj areoj direkte al la rivero Morava.

Aranĝoj el pli nova tempo koncernis memoron pri fama naskito de Kroměříž Max Švabinský. En la ĝardeno estas konservata ŝtona tablo, ĉe kiu li mem sin portretis sur unu el siaj pentraĵoj. En loĝio de Colloredo estas nun alfirmita mozaika ciklo de duonlunetoj de Max Švabinský el la jaroj 1951-1952, origine destinita por Nacia Teatro. La tuteca areo de Subkastela Ĝardeno okupas nune 64 hektarojn. Por vizitantoj kaj ankaŭ por loĝantoj de la urbo estas la ĝardeno bonvenigata loko por promenoj, dum kiuj antaŭ la okuloj aperas novaj kaj novaj scenerioj en la plej diversaj jarsezonoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.