La Vegetaranino
| 채식주의자 | |
|---|---|
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Han Kang |
| Lingvoj | |
| Lingvo | korea lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 30-a de oktobro 2007 |
| Ĝenro | fikcia literaturo |
| Honorigoj | The New Vanguard • Internacia Premio Booker • Premio Arcebispo Xoán de San Clemente de novela estranxeira |
La Vegetaranino (koree 채식주의자, chaesigjuuija) estas triparta drama novelaro verkita de Han Kang. Ĝi eldoniĝis en 2007. Han Kang verkis ĝin surbaze de sia novelo "La frukto de mia virino" (1997). La loko estas hodiaŭa Seulo.
La Vegetaranino estas tradukita en almenaŭ naŭ lingvojn. En 2016 la angla traduko ("The Vegetarian") gajnis la internacian premion Man Booker.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La nomiga novelo rakontas la decidon de Yeong-hye, dommastrino, kiu post koŝmaro pri homa krueleco decidis ekabstini de karnomanĝado, kaj la katastrofajn sekvojn de tiu decido en ŝia persona kaj familia vivo. Kaj la edzo kaj la tradicia familio ne nur malakceptas tiun radikalan decidon, sed eĉ la patro perfortege devigas ŝin manĝi viandon.
La dua parto de la novelaro, "Mongolia Makulo", gajnis la prestiĝan beletran premion Yi Sang (koree 이상문학상). Temas pri la samaj roluloj kaj okazaĵoj de la unua novelo, sed nun la rakonto sekvas la sentojn de la bofrato de la vegetaranino, kiu esta obsedita de denaska makulo ĉe la pugo de la bofratino. Li estas filmetartisto, kaj proponas al ŝi pozi nuda por esti pentrita per koloraj floroj kaj folioj. Ŝi akceptas, spite la fakton, ke la proponanto estas ŝia bofrato. Por kompletigi la filmeton, la bofrato engaĝigas kolegon J. por esti pentrita kaj ŝajnigi amoron kun Yeong-hye, kiu akceptas tion. Kvankam ŝi ekscitiĝas je la apudeco de vegetalpentrita korpo de J, tiu ĉi finfine evitas la finan plenumon. Kiam la bofrato proponas sin por tio, Yeong-hye malakceptas. Tial la bofrato igas iaman amantinon pentri lin florfolie kaj tial Yeong-hye akceptas amori kun la bofrato; sed tio malbone finiĝos.
La tria novelo, "Flamarboj", sekvas la rolon de Inhye, la fratino de Yeong-hye (kaj eks-edzino de la iama bofrato), kiu vizitas ŝin en la frenezulejo, post ŝi malaperis en arbaro, ĝis oni trovis ŝin ŝajniganta sin arbo inter arboj. Yeong-hye absolute rifuzas manĝi ion ajn, kaj oni klopodas perforte nutri ŝin, sed malsukcese. Ŝi akceptas nur trinki, kvazaŭ ŝi estas arbo. Oni sendas ŝin al Hospitalo en Seulo kaj Inhye akompanas ŝin en la ambulanco.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Bazita sur la angla Vikipedio kaj la legado de la verko mem.
