La afero Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La kazo Wagner)
La afero Wagner
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Friedrich Wilhelm Nietzsche
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1888
Ĝenro eseo
vdr

La afero Wagner (germane Der Fall Wagner) estas libro de la filozofo Friedrich Nietzsche, origine publikigita en 1888. Subtitolita "Problemo d muzikisto", ĝi estis konata ankaŭ kiel La kazo Wagner.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro estas kritiko de Richard Wagner kaj la anonco de la rompo de Nietzsche disde la germana muzikisto, kiu estis ege multe implikita, laŭ la kompreno de Nietzsche en la movado Völkisch kaj en la antisemitismo. Lia muziko jam ne plu estas reprezentata kiel ebla "filozofia afekto," kaj Wagner estas ironie komparata al Georges Bizet. Tamen, Nietzsche prezentas Wagner kiel nur partikulara simptomo de pli mallarĝa "malsano" kiu estas suferiginta Eŭropon: tio estas, neniismo. La libro montras Nietzsche kiel kapabla muzik-kritikisto, kaj havigas la grundon por kelkaj el siaj pluaj meditoj pri la naturo de arto kaj ties rilato kun la estonta sano de la homaro.

Tiu verko estas en akra kontrasto kun la dua parto de la verko de Nietzsche La naskiĝo de tragedio, en kiu li laŭdis Wagner kiel plenumanto de neceso en muziko kiu iras trans la analiza kaj senpasia kompreno de muziko. Nietzsche ege laŭdis Wagner ankaŭ en sia eseo "Wagner en Bayreuth" (parto de Fruaj meditaĵoj), sed lia seniluziiĝo pri Wagner kaj la komponisto kaj la homo estis por la unua fojo aperinta en sia verko de 1878 nome Homa, tro homa. Unu el la lastaj verkoj kiujn Nietzsche verkis revenis al la kritikal temo de La afero Wagner. En Nietzsche kontraŭ Wagner, Nietzsche arigis elĉerpaĵojn de siaj verkoj por montri, ke li konsistente havis la samajn pensojn pri muziko, nur ke li estis misaplikante ili al Wagner en la plej fruaj verkoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Danto, Arthur. 2005. Nietzsche as Philosopher: Expanded Edition, Columbia. ISBN 978-0-231-13519-1.
  • Andreas Urs Sommer: Kommentar zu Nietzsches Der Fall Wagner. Götzendämmerung (= Heidelberger Akademie der Wissenschaften (ed.): Historischer und kritischer Kommentar zu Friedrich Nietzsches Werken, vol. 6/1). XVII + 698 pages. Berlin / Boston: Walter de Gruyter 2012 ((ISBN 978-3-11-028683-0)).
  • James Kennaway: Psychiatric Philosophy in Nietzsche's „Der Fall Wagner“ and „Nietzsche Contra Wagner“, in: New German Review. A Journal of Germanic Studies 20 (2004/05), pp. 84–95.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]