La ludisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rusa porokaza monero pri samnoma opero de Sergej Prokofjev.

La ludisto (ruse Игрок; Igrok) estas romano de Fjodor Dostojevskij verkita en 1866 kaj publikigita en 1867, kiu temas pri juna tutoro dungita ĉe iama rusa generalo. La romano prezentas la propran dependecon de Dostojevskij je ruleto dum lia estado en Wiesbaden, prezentita en la romano kiel fikcia urbo Roulettenbourg,[1] kaj lian pasian restadon en Eŭropo kun Apollinarija Prokofjevna Suslova (Polina Suslova), je kiu li enamiĝis senkontrole.[1]

Dostojevskij finis sian verkon por ne rompi limdaton indikitan en kontrakto kun la eldonisto Fjodor Stellovskij, do ĝis la 1-an de novembro 1866. Alikaze la eldonisto ricevus la aŭtorajn rajton pri ĉio kion verkus Dostojevski dum la venontaj naŭ jaroj.[2] En rekorda tempo de nur 26 tagoj la verkisto diktis La ludisto al la takigrafiistino Anna Grigorjevna Snitkina, kiu post monatoj iĝos lia dua edzino.[1]

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La historio estas prezentata de vidpunkto de Aleksej Ivanoviĉ, tutoro de rusa familio, en hotelo de Roulettenbourg (Germanio). La generalo kiel patriarko de la familio ŝuldas al la franca De Grieux kaj estis hipotekinta siajn havaĵojn en Rusio. Sciinte pri malsano de riĉa kaj maljuna onklino Antonida Vasiljevna, nomita "la Avino", la generalo sendis telegramojn al Moskvo, atendante la sciigon pri ŝia morto. Per ŝia heredo li esperas pagi siajn ŝuldojn kaj ricevi la permeson edzinigi Blanche de Cominges. Aleksej estas senkontrole enamiĝinta je Polina Aleksandrovna, duonfilino de la generalo, kaj ĵuras fari ion ajn por ŝi, do vetludas je ŝia konto kaj gajnas per ruleto (tio estis lia unua ludosperto).

Tamen Polina primokas lin kaj ne konfesas kial ŝi bezonas monon, dum Aleksej trovas amikecon de riĉa brito Astley. Krome Polina postulas, ke li defiu paron da nobeloj, pro kio li estas maldungita. Antonida Vasiljevna, "la Avino", aperas en la urbo kaj surprizas kaj ŝuldantojn kaj ŝuldatojn. Ŝi montras sin scii pri la afero kaj detruas la esperon de la supozitaj heredantoj. Antonida Vasiljevna petas Aleksej gvidi ŝin al la urbo kaj la vetludejo. Ŝi unue gajnas, sed poste perdas multe da mono.

Polina konfesas, ke ŝi ne povas respondi al amo de Aleksej, kiu estas malriĉa. Post aŭdi tion, li rapidas vetludi kaj gajnas multe da mono. Kiam li revenas al sia ĉambro, atendas lin Polina, kaj ili endormiĝas. Poste ŝi konfesas, ke ŝi amas ne lin sed Astley. Ŝi foriras kaj Aleksej ne revidas ŝin. Sciante ke la generalo ne ricevos heredon, Blanche de Cominges forlasas la urbon akompane de sia patrino kaj Aleksej. Li restas en Parizo dum unu monato kaj influita de ilia etoso, perdas sian riĉon en festoj kaj banalaĵoj.

Poste Aleksei ekludas por vivteni sin. Iam li trafas Astley sur benko de la parko de Bad Homburg kaj ili interparolas: Polina estas en Svislando kaj vere amas lin. Astley donas al li iom da mono, sed esperas, ke Aleksej ne plu vetludu.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 López-Morillas, Juan (2006). «Nota del traductor». En Fiódor Dostoyevski. El Jugador (1a eldono). Madrid: Alianza Editorial. pp. 7-10. ISBN 84-206-6617-3.
  2. Фёдор Тимофеевич Стеллoвский. Fiódor Timoféievich Stelovski Alirita la 6an de septembro 2019.