La mondo de Suzie Wong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La mondo de Suzie Wong
filmo
Originala titolo The World of Suzie Wong
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 1960
Ĝenro amafera filmo, filma dramo
Kameraado Geoffrey Unsworth
Reĝisoro(j) Richard Quine
Produktisto(j) Ray Stark
Scenaro John Patrick
Loko de rakonto Honkongo
Muziko de George Duning
Rolantoj William Holden • Nancy Kwan • Michael Wilding • Laurence Naismith • Robert Lee • Anthony Parker • Sylvia Syms • Bernard Cribbins
IMDb
vdr
Nancy en ĉipao por ekrantesto de la filmo

La mondo de Suzie Wong (angle: The World of Suzie Wong) estas brita-usona filmo el 1960. La filmo estas bazita je la samnoma romano de Richard Mason.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Robert Lomax volas doni al sia vivo alian turnon. Li transloĝas por unu jaro al Hongkongo por tie vivi kiel pentristo. Alveninte en Hongkongo li prenis la pramon kaj sur la boato li renkontis belulinon Suzie Wong. Ŝi montras al li hotelon kie li povas moderpreze lui ĉambron. Montriĝas ke la hotelo estas sufiĉe kaduka kaj li baldaŭ malkovras ke la hotelo antaŭ ĉio uzatas por prostituado. Ankaŭ Suzie tie laboras kiel putino. Li vekas la scivolemon de la sinjorinoj ĉar li kiel sola persono de la gastoj neniam interesiĝas en iliaj servoj.

Post iom da tempo li demandas al Suzie por pozi por unu el liaj pentraĵoj. La du enamiĝis sed ĉar ili ambaŭ bezonas monon, li devas akcepti ke ŝi kontinuas la laboron.

Premioj[redakti | redakti fonton]

La filmo estas nomumita por du Golden Globe premioj kaj du Laurel Award premioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]