Saltu al enhavo

La notte di San Lorenzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La notte di San Lorenzo
filmo
Originala titolo La notte di San Lorenzo
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1982, 21 jan. 1983
Ĝenro filma dramo
Kameraado Franco Di Giacomo
Reĝisoro(j) Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Produktisto(j) Giuliani G. De Negri
Scenaro Paolo and Vittorio Taviani • Tonino Guerra
Filmita en Florenco
Loko de rakonto Toskanio
Muziko de Nicola Piovani
Rolantoj Omero Antonutti • Margarita Lozano • Claudio Bigagli • Massimo Bonetti • Sabina Vannucchi • Massimo Sarchielli • Giovanni Guidelli • Paolo Hendel • Dario Cantarelli • Graziella Galvani • Evelina Vermigli • Nino Prester • David Riondino • Daniele Trambusti
Honorigoj David di Donatello for Best Film • Cannes Film Festival Grand Prix
IMDb
vdr

La Notte di San Lorenzo (La nokto de Sankta Laŭrenco) estas itala primilita drama filmo de 1982 reĝisorita de Paolo Taviani kaj Vittorio Taviani. Ĝi estis verkita de Giuliani G. De Negri, Paolo Taviani, Tonino Guerra, kaj Vittorio Taviani. Ĝi eniris en la Kinfestivalo de Cannes de 1982, kie ĝi ricevis la Specialan Grandan Premion de la Ĵurio. La filmo estis elektita de Italio kiel sia kandidato por la Plej Bona Neanglalingva Filmo en la Oskar-premio, sed ĝi ne estis akceptita kiel nomumito.

La rakonto de la filmo temas pri amasmortigo en la katedralo de San Miniato origine atribuita al la germana armeo, sed reale okazigita de atako fare de la Aliancanoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Somere 1944, la vilaĝo San Martino (fakte anstataŭ San Miniato) estas en la mezo de la milito de Rezistado. La nazioj pro la alproksimiĝo de la trupoj de la Aliancanoj ordonas al la lokanoj ariĝi en la katedralo, sub la protektado de la episkopo. Grupo da lokanoj, inter kiuj virinoj kaj infanoj, suspektante kaptilon, fuĝas kaj abandonas la vilaĝon dumnokte, por aliĝi al la usonanoj kiuj venas de la sudo. La sekvan matenon en la preĝejo eksplodas bombo, supozite de la germanoj, kiu mortigas multajn ĉeestantojn.

Dume la fuĝintoj aliĝis al rezistantoj, por la rikolto en kampo, sed estas atakatoj de grupo de faŝistoj, kiuj montras sian malkuraĝon mortigante kelkajn survivantoj de San Martino, sed siavice ili rezultas mortigitaj de alia grupo.

Survivantoj rifuĝiĝas nokte en ŝirmejo kaj Galvano plenumas sian revon amori kun sia kuzino Concetta. Frumatene venas la novaĵo de la alveno de la Aliancanoj. Estas la Liberigo, kaj survivantoj revenas kune al San Martino, dum Galvano restas melankolie sub la ŝirmejo kie ili pasigis la nokton.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Omero Antonutti - Galvano
  • Margarita Lozano - Concetta
  • Claudio Bigagli - Corrado
  • Miriam Guidelli - Belindia
  • Massimo Bonetti - Nicola
  • Enrica Maria Modugno - Mara

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]